Historio
La Biblioteko Juan Régulo Pérez de Hispana Esperanto-Federacio havas sian originon en la komenco de la sepdekaj jaroj, kiam la tiama sekretariino de la asocio, Inés Gastón, apartigis po unu ekzemplero el la porrecenzaj libroj alvenintaj al la redacio de Boletín. Samtempe ŝi provis ampleksigi la stokon per aĉetoj kaj donacoj.
Tiam, du el niaj veteranoj el Sevilo, Rafael Fiol kaj Carlos Martínez, havigis al la naskiĝanta biblioteko pli ol tri cent volumojn el siaj privataj kolektoj, el kiuj multaj eldonitaj inter 1904 kaj 1912, sekve jam malfacile troveblaj en la libromerkato. Oni celis tiel stimuli la konservadon de esperantaj libroj kaj revuoj kun la espero, ke iam ili konsistigu taŭgan bibliotekon.
La dua parto de la historio komenciĝis ĉirkaŭ du dek jarojn poste, koincide kun la renovigo de la HEF-ejo. La tiamaj kunlaborantoj, trovis la librojn kaj revuojn stokitaj en la oficejaj ŝrankoj, kaj komencis reorganizi per ili la bibliotekon kun duobla celo: ke ĝi estu vere profitebla de la membroj kaj prezervi nian kulturan heredaĵon.
Malfacila tasko ĉar tiam neniu el la kunlaborantoj havis teknikan scion prie kaj tuj estiĝis ĉiaspecaj duboj: kiel ordigi la librojn kiam ankoraŭ ne pretis bretaro kaj loko do ne abundis; kiel dezajni katalogan slipon en elektronika formato por krei elementan datumbazon; kian klasifikon uzi, por ke ĝi estu kohera rilate al nia faka kolekto… Eĉ la manipulado de la plej difektitaj kaj kadukaj ekzempleroj iĝis problemo pro ilia emo dispeciĝi kaj la amaso da akaroj akumuliĝintaj en ties delonge ne malfermitaj paĝoj.
En tiu unua skipo kunlaboris, inter aliaj, José Mª González Aboín. Kaj de tiu epoko estas la decido omaĝi al Juan Régulo Pérez, la plej elstara ĉi-landa eldoninto en esperanto, donante lian nomon al la biblioteko.
Komence ĉio iris malrapide kaj plurfoje ni devis refari la laboron pro manko de rimedoj kaj sufiĉaj konoj, kiuj igus la penojn fruktodonaj. Poiome ni lernis el la eraroj kaj akiris rimedojn. Kaj nun, ni disponas ret-katalogon kaj sufiĉe kompletan bibliotekan retejon.