Nun vi povas aliĝi al la Hispana Kongreso de Esperanto de 2025

Jam pretas la retejo de la Hispana Esperanto-Kongreso de la jaro 2025, kiu okazos inter la 1-a kaj la 4-a de majo, en la historia urbo Sorio.

La sidejo estos la kultura centro Espacio Santa Clara, malnova monaĥejo, ĵus restaŭrita, kiu havas ĉiujn necesajn servojn: salonojn por aranĝoj, kunvenoj kaj ripozlokoj.

En la retejo vi povas trovi informojn pri la urbo, la sidejo, kaj ankaŭ pri transportado, loĝado kaj manĝado, krom mallongan videon prezentantan la eventon. Krome, jam troviĝas tie la reta aliĝilo.

Kiel kutime en hispanaj kongresoj, vi povas atendi tre allogan kulturan programon. Partoprenantoj ĝuos plurajn muzikajn prezentojn en Esperanto, literaturon, konferencojn kaj prelegojn, kaj ankaŭ sociajn aktivadojn, trejnkursojn kaj ampleksan turisman programon, kiu plilongiĝos en postkongreso lunde la 5-an. Inter la planitaj kulturaj agadoj, elstarindas la omaĝo al verkistoj soriaj aŭ ligitaj al Sorio, pluraj el kiuj havas tradukojn de sia verko en Esperanton, kiuj estos deklamataj publike en ambaŭ lingvoj. Pliaj informoj estas publikigotaj en la venontaj semajnoj, inkluzive de pli specifaj detaloj de la programo. Restu atentaj.

Profitu la reduktitan aliĝperiodon, planu vian partoprenon kaj aliĝu nun.