Relanĉita la reto de Esperanto-instruistoj en Hispanio
Estis relanĉita la Reto de Esperanto-Instruistoj en Hispanio, organizita kiel la hispana sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
Unu el ĝiaj unuaj agadoj estis la konstruado de retejo dediĉita al la organizaĵo, al instruado kaj Esperanto, kiun vi nun povas konsulti ĉe la adreso https://ilei.esperanto.es.
Se vi rilatas al edukado kaj Esperanto, aliĝu kaj kunlaboru. En la nova retejo vi povas vidi ĉiujn kontakteblecojn.