Nova okazigo de la kursoj de Esperanto en la universitato UNED

Danke al interkonsento kun Hispana Esperanto-Federacio, ekde la akademia jaro 2018-2019, la Nacia Universitato de Neĉeesta Edukado (UNED) per sia Lingva Centro estas la sola eŭropa universitato kiu enmetis Esperanton inter siaj lingvaj kursoj, ĉe la sama nivelo kiel la kataluna, la eŭska, la araba aŭ gesta lingvo, kaj sekvante la Komunan Eŭropan Referenckadron. Trapasante ĉiun kurson vi ricevas UNED-atestilon, kiu estas akceptata en ĉiuj UNED-gradoj postulantaj lingvan atestadon. Aliaj institucioj povas laŭvole akcepti la atestilon. Ekde la akademia jaro 2020-2021 ekzistas du niveloj, A2 kaj B1; nivelo A2 fakte kovras ankaŭ tiu A1 kaj taŭgas por komencantoj.

La kursoj estas adekvataj ankaŭ por homoj loĝantaj ekster Hispanio. Je nivelo B2 la tuta studmaterialo estas nur en Esperanto. UNED havas centrojn en multaj landoj de Latinameriko, kaj ankaŭ en Eŭropo kaj aliaj kontinentoj, kie vi nur devas fari la finan skriban ekzamenon. Ankaŭ la procezon de enskribiĝo vi devas fari en la hispana, sed eblas utiligi ankaŭ la anglan (aŭ vi povas kontakti kun la Federacio se vi havas lingvajn problemojn)

Enskribiĝo daŭras de la 5-a de septembro ĝis la 22-a de oktobro, la kursoj daŭras de novembro ĝis majo kaj fariĝas tute interrete, pere de la Virtuala Kampuso de UNED, krom la fina skriba ekzameno. Instruado estas nesinkrona sed ekzistas forumoj por interagi kun aliaj studentoj kaj virtualaj oficejaj horoj por instruado. Krome, instruado inkluzivas unu horon da laŭvola videokonferenca konversacio monate kun profesoro kaj aliaj studentoj. Por la akademia jaro 2024-25, la jara aliĝkosto estas 248 €, sed membroj de la Federacio ĝuas rabaton kaj pagas nur 164 €.

Profitu la ŝancon kaj ŝparu monon aliĝante al ambaŭ!