Imprimir

Esperanto en literaturo kaj literaturo en esperanto

 

 

Bibliografia ekspozicio

Servicio Municipal de Archivo y Biblioteca (Alcalá de Henares) / de la 1a ĝis la 15a de julio de 2005

 

Ĉi ekspozicio konsistas el du partoj. Unue, eta kolekto de citaĵoj ĉerpitaj el beletro, ĉefe hispanlingva, menciantaj esperanton. Temas pri nekompleta kaj nesistema kompilo. Kvankam ĝi ekis duonlude, kiel interŝanĝo de kuriozaj hazardaj eltrovoj inter kelkaj kunlaborantoj, ĝi poiome kreskadis per aliaj kontribuoj.

Due, aro de elektitaj libroj pruntitaj el la Biblioteko Juan Régulo Pérez de Hispana Esperanto-Federacio, okaze de la Kongreso. Menciendas inter ili pluraj tradukoj el la verkaro de Cervantes, ja modestaj, tamen interesaj el historia vidpunkto. La plej fruaj eldonitaj en 1905. Konsiderante, ke esperanto aperis en 1887, oni konstatas kiel jam ekde la komenco, grandis la kultura intereso traduki en esperanton la ĉefajn atingojn de la internacia beletro. La unua provo traduki la verkon de Cervantes okazis antaŭ cent jaroj en similaj cirkonstancoj al la nunaj: festado de la 3ª Centariĝo de la unua eldono de “Donkiĥoto”. Tiam oni kunvokis internacian traduk-konkurson, kaj la tri premiitaj ĉapitroj, tradukitaj de Carlo Bourlet, Vicente Inglada y Geo C. Law, publikiĝis sub la titolo: “La sprita junkro Don Kiĥoto de Manĉujo”. Bedaŭrinde la libro ne plu disponeblas kaj ne troviĝas en ĉi ekspozicio.

Ja eblas vidi tamen postajn redonojn de la cervantesa verkaro, kaj ĉefe, la tradukon “La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha” far Fernando de Diego (verŝajne la plej elstara kaj produktiva tradukinto el la hispana en esperanton), eldonitan en 1977 de “Fundación Esperanto”.

Ankaŭ eblas vidi aliajn tradukitajn klasikaĵojn, originalan beletron, porinfanan literaturon, ĉiaspecajn eseojn kaj eĉ scienc-fikcion.