Esperanto, lengua y cultura

Itinera ekspozicio:
Albergue Juvenil de Málaga / de la 2a ĝis la 5a de julio de 2009.
Centro Cultural Casa del Reloj (Arganzuela, Madrid) / de la 20a ĝis la 31a de oktobro 2009.
Casa de Guadalajara (Madrid) / de la 9a ĝis la 23a de decembro 2009.
Almagro (Ciudad Real) / de la 5a ĝis la 11a de aprilo 2010.
Santiago de Compostela (La Coruña) / de la 2a ĝis la 5a de julio 2010.
Centro Cultural Santa Petronila (Villaverde, Madrid) / de la 1a ĝis la 31a de oktobro 2010.
Centro Cultural Eduardo Chillida (Moratalaz, Madrid) / de la 16a ĝis la 29 de aprilo 2011.
Centro Cívico Viñagrande (Alcorcón, Madrid) / del 20 de mayo al 3 de junio 2011.
Centro Cultural Buenavista (Salamanca, Madrid) / del 1 al 14 de marzo 2012.
Okaze de la 150-jara datreveno de la naskiĝo de D-ro Zamenhof, Hispana Esperanto-Federacio organizis itineran ekspozicion. Ĝi celas konigi nian lingvon, ĝian kulturan valoron kaj samtempe pruvi, ke la ideoj de Zamenhof plu havas sian lokon en la nuna mondo. De kiam la pola okulisto publikigis la unuan gramatikon de Esperanto en 1887, la internacia lingvo montriĝis taŭga ilo por la internacia komunikado.
La ekspozicio konsistas el 15 pendeblaj afiŝoj 100 x 70 cm grandaj. La diversajn aspektojn de la lingvo kaj la esperanto-movado estas bildigitaj per hispanlingvaj tekstoj kaj diversaj fotoj. Temas do pri enkonduko en nian kulturon, tiel ke vizitantoj povu poste pli vaste informiĝi.
Jen la skemo de la ekspozicio:
- La internacia komunikado
- Zamenhof, iniciatinto de Esperanto
- Iom da historio
- Esperanto en Hispanio
- La lingvo Esperanto.
- La esperanta literaturo
- La hispana literaturo en Esperanton
- Esperanto en la hispana literaturo
- Kulturo kaj movado
- Muziko kaj revuoj
- Kino
- La radio kaj la reto
- Oftaj demandoj pri Esperanto
- Ĉu vi sciis, ke...?
- Por scii pli
Ĉi tie eblas vidi la aspekton de ĉiu panelo kaj deŝuti la kolekton (pdf).
La ekspozicio premieris en Malago koincide kun la 68a Hispana Esperanto-Kongreso. Ni rememorigas al asocioj, ke ili ĉiuj povas disponi tiujn panelojn
por organizi ekspoziciojn aŭ aliajn eventojn. HEF sendos senkoste al siaj kolektivaj membroj la panelojn kaj la organizanta asocio devos pagi la revenon de la paneloj aŭ eventuale la sendon al sekva asocio. Aliĝontaj grupoj kun intereso aranĝi la ekspozicion siaurbe bonvolu kontaki nin. Petojn oni priatentos lau strikta alvenordo.


